-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 24:1|
Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.
-
2
|Isaías 24:2|
Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.
-
3
|Isaías 24:3|
Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris.
-
4
|Isaías 24:4|
Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.
-
5
|Isaías 24:5|
Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon.
-
6
|Isaías 24:6|
Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
-
7
|Isaías 24:7|
Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.
-
8
|Isaías 24:8|
CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo.
-
9
|Isaías 24:9|
Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.
-
10
|Isaías 24:10|
Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5