-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 24:11|
Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.
-
12
|Isaías 24:12|
En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
-
13
|Isaías 24:13|
CXar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj:kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
-
14
|Isaías 24:14|
Ili levos sian vocxon kaj gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
-
15
|Isaías 24:15|
Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
16
|Isaías 24:16|
De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.
-
17
|Isaías 24:17|
Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero.
-
18
|Isaías 24:18|
Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.
-
19
|Isaías 24:19|
Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero.
-
20
|Isaías 24:20|
SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5