- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 59:1|
									Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi;  kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 59:2|
									Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 59:3|
									CXar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo;  via busxo parolas malveron, via lango esprimas maljustajxon.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 59:4|
									Neniu procesas honeste, kaj neniu jugxas juste; oni fidas vantajxon kaj parolas malveron, gravedigxas per malhonestajxo kaj naskas krimon.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 59:5|
									Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneajxon. Kiu mangxas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 59:6|
									Ilia teksajxo ne tauxgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritajxo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 59:7|
									Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por versxi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 59:8|
									Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne trovigxas justeco;  siajn vojetojn ili kurbigis al si; cxiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 59:9|
									Tial malproksimigxis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 59:10|
									Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18