-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 2:1|
Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.
-
2
|Isaías 2:2|
Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj.
-
3
|Isaías 2:3|
Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
-
4
|Isaías 2:4|
Kaj Li jugxos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
-
5
|Isaías 2:5|
Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.
-
6
|Isaías 2:6|
Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, cxar ili pli plenigxis ol antauxe kaj ili sorcxas kiel la Filisxtoj kaj aligxis al infanoj de aligentuloj.
-
7
|Isaías 2:7|
Kaj ilia lando plenigxis de argxento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando plenigxis de cxevaloj, kaj sennombraj estas iliaj cxaroj.
-
8
|Isaías 2:8|
Kaj ilia lando plenigxis de idoloj; ili adorklinigxas al la faritajxo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
-
9
|Isaías 2:9|
Kaj klinigxis la homo, kaj malaltigxis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.
-
10
|Isaías 2:10|
Eniru en rokon kaj kasxu vin en la tero, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux la majesto de Lia grandeco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8