- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 15:1|
									Profetajxo pri Moab:  En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 15:2|
									Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 15:3|
									Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 15:4|
									Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 15:5|
									Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 15:6|
									CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 15:7|
									Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 15:8|
									CXar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab, gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia plorado.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 15:9|
									CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18