-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 28:1|
Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.
-
2
|Isaías 28:2|
Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disversxigxinta akvo, li potence jxetos ilin sur la teron.
-
3
|Isaías 28:3|
Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.
-
4
|Isaías 28:4|
Kaj ilia bela majesto farigxos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaux la somero; kiam la vidanto gxin ekvidas, li, apenaux preninte gxin en la manon, tuj gxin englutas.
-
5
|Isaías 28:5|
En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restajxo de Sia popolo,
-
6
|Isaías 28:6|
kaj spirito de justeco por la sidantoj en la jugxejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.
-
7
|Isaías 28:7|
Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.
-
8
|Isaías 28:8|
CXar cxiuj tabloj estas plenaj de vomajxo kaj malpurajxo, mankas jam loko.
-
9
|Isaías 28:9|
Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li auxdigas predikon? cxu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?
-
10
|Isaías 28:10|
CXar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom cxi tie.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8