-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 55:1|
Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
-
2
|Isaías 55:2|
Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.
-
3
|Isaías 55:3|
Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; auxskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
-
4
|Isaías 55:4|
Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.
-
5
|Isaías 55:5|
Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora.
-
6
|Isaías 55:6|
Sercxu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
-
7
|Isaías 55:7|
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.
-
8
|Isaías 55:8|
CXar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.
-
9
|Isaías 55:9|
Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.
-
10
|Isaías 55:10|
CXar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8