- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 26:1|
									En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 26:2|
									Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 26:3|
									Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 26:4|
									Fidu la Eternulon por cxiam; cxar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 26:5|
									CXar Li jxetis malsupren logxantojn de la altajxo, urbon alte levigxintan; Li malaltigis gxin, malaltigis gxis la tero, jxetis gxin al la polvo.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 26:6|
									Piedo gxin premas, la piedoj de malricxuloj, la plandoj de senhavuloj.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 26:7|
									La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 26:8|
									Ecx sur la vojo de Via jugxo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 26:9|
									Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi sercxis Vin matene; cxar dum Via jugxado sur la tero la logxantoj de la mondo lernis justecon.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 26:10|
									Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18