- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 23:1|
									Profetajxo pri Tiro:  Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 23:2|
									Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon,  transveturantaj la maron, vin plenigadis;									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 23:3|
									sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 23:4|
									Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 23:5|
									Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 23:6|
									Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 23:7|
									CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 23:8|
									Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 23:9|
									La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 23:10|
									Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18