-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 23:11|
Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikajxojn.
-
12
|Isaías 23:12|
Kaj Li diris:Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos trankvilecon.
-
13
|Isaías 23:13|
Jen la lando de la HXaldeoj:cxi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto; ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin ruino.
-
14
|Isaías 23:14|
Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas via potenco.
-
15
|Isaías 23:15|
En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malcxastistino:
-
16
|Isaías 23:16|
Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.
-
17
|Isaías 23:17|
Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la tero.
-
18
|Isaías 23:18|
Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 32-34