- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 13:1|
									Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 13:2|
									Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 13:3|
									Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 13:4|
									Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 13:5|
									Ili venis el lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 13:6|
									GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 13:7|
									Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 13:8|
									Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas,  kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 13:9|
									Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 13:10|
									La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18