- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 30:1|
									Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn,  sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 30:2|
									kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo!									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 30:3|
									Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 30:4|
									CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 30:5|
									CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 30:6|
									Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 30:7|
									La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 30:8|
									Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por cxiam, por eterne.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 30:9|
									CXar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas auxskulti instruon de la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 30:10|
									Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18