-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Isaías 30:21|
Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.
-
22
|Isaías 30:22|
Kaj vi rigardos kiel malpuran la argxentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forjxetos ilin kiel malpurajxon, vi diros al ili:For!
-
23
|Isaías 30:23|
Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.
-
24
|Isaías 30:24|
Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, mangxos miksitan nutrajxon, sxutitan per kribrilo kaj sxovelilo.
-
25
|Isaías 30:25|
Kaj sur cxiu alta monto kaj sur cxiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.
-
26
|Isaías 30:26|
Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.
-
27
|Isaías 30:27|
Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia busxo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
-
28
|Isaías 30:28|
kaj Lia spiro estas kiel torento disversxigxinta, kiu atingas gxis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
-
29
|Isaías 30:29|
Kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora gxojo, kiel cxe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.
-
30
|Isaías 30:30|
Kaj la Eternulo auxdigos Sian majestan vocxon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj sxtona hajlo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3