- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 64:1|
									Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 64:2|
									aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro,  por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj!									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 64:3|
									Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris,  antaux Vi ektremis la montoj.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 64:4|
									Neniam oni tion auxdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis,  ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 64:5|
									Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 64:6|
									Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 64:7|
									Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 64:8|
									Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 64:9|
									Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho,  rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 64:10|
									Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18