-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 59:11|
Ni cxiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni gxemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed gxi forestas; savon, sed gxi estas malproksime de ni.
-
12
|Isaías 59:12|
CXar multigxis niaj krimoj antaux Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraux ni; cxar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.
-
13
|Isaías 59:13|
Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.
-
14
|Isaías 59:14|
Kaj forturnigxis malantauxen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni.
-
15
|Isaías 59:15|
Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.
-
16
|Isaías 59:16|
Kaj Li vidis, ke ne trovigxas viro, kaj Li miris, ke ne trovigxas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.
-
17
|Isaías 59:17|
Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.
-
18
|Isaías 59:18|
Laux la faroj Li repagos:koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.
-
19
|Isaías 59:19|
Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.
-
20
|Isaías 59:20|
Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retirigxis de malbonagoj, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31