-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 40:11|
Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.
-
12
|Isaías 40:12|
Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?
-
13
|Isaías 40:13|
Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?
-
14
|Isaías 40:14|
De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de sagxeco?
-
15
|Isaías 40:15|
Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li dissxutas la insulojn, kiel polveretojn.
-
16
|Isaías 40:16|
Lebanon ne suficxus por fajro, kaj gxia bestaro ne suficxus por bruloferoj.
-
17
|Isaías 40:17|
CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.
-
18
|Isaías 40:18|
Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?
-
19
|Isaías 40:19|
CXu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun orajxisto kovras per oro kaj ornamas per argxentaj cxenoj?
-
20
|Isaías 40:20|
Kiu estas tro malricxa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, sercxas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5