-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Isaías 10:21|
Konvertigxos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
-
22
|Isaías 10:22|
CXar se via popolo, ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
-
23
|Isaías 10:23|
CXar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
-
24
|Isaías 10:24|
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu logxas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraux vin, kiel la Egiptoj;
-
25
|Isaías 10:25|
cxar ankoraux tre malmulte dauxros, kaj finigxos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
-
26
|Isaías 10:26|
kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn cxe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos gxin, kiel kontraux la Egiptojn.
-
27
|Isaías 10:27|
Kaj en tiu tago lia sxargxo estos deprenita de sur viaj sxultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
-
28
|Isaías 10:28|
Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Mihxmasx;
-
29
|Isaías 10:29|
ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.
-
30
|Isaías 10:30|
Kriu lauxte, filino de Galim! atentu, Laisx! ho malricxa Anatot!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3