-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 21:1|
Profetajxo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.
-
2
|Isaías 21:2|
Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.
-
3
|Isaías 21:3|
Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.
-
4
|Isaías 21:4|
Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto farigxis por mi teruro.
-
5
|Isaías 21:5|
Preparu tablon, starigu gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la sxildon.
-
6
|Isaías 21:6|
CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.
-
7
|Isaías 21:7|
Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento.
-
8
|Isaías 21:8|
Kaj li ekkriis kiel leono:Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;
-
9
|Isaías 21:9|
kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron.
-
10
|Isaías 21:10|
Mia drasxajxo, kaj filo de mia garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5