-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 32:1|
Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.
-
2
|Isaías 32:2|
Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
-
3
|Isaías 32:3|
La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.
-
4
|Isaías 32:4|
Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
-
5
|Isaías 32:5|
Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
-
6
|Isaías 32:6|
CXar malnoblulo parolas malnoblajxon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malverajxon, senmangxigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkajxon de soifanto.
-
7
|Isaías 32:7|
La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon.
-
8
|Isaías 32:8|
Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
-
9
|Isaías 32:9|
Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn.
-
10
|Isaías 32:10|
Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5