-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 38:11|
Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo;
-
12
|Isaías 38:12|
Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
-
13
|Isaías 38:13|
Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
-
14
|Isaías 38:14|
Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
-
15
|Isaías 38:15|
Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
-
16
|Isaías 38:16|
Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
-
17
|Isaías 38:17|
Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.
-
18
|Isaías 38:18|
CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
-
19
|Isaías 38:19|
La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
-
20
|Isaías 38:20|
La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5