-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 48:1|
Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.
-
2
|Isaías 48:2|
Laux la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
-
3
|Isaías 48:3|
La estintajn okazintajxojn Mi anoncis antauxlonge, el Mia busxo tio eliris, kaj Mi gxin auxdigis; Mi agis subite, kaj cxio plenumigxis.
-
4
|Isaías 48:4|
CXar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,
-
5
|Isaías 48:5|
tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis.
-
6
|Isaías 48:6|
Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.
-
7
|Isaías 48:7|
Nun ili estas kreitaj, ne antauxlonge; ecx unu tagon antauxe vi ne auxdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.
-
8
|Isaías 48:8|
Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo.
-
9
|Isaías 48:9|
Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.
-
10
|Isaías 48:10|
Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis argxento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5