- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Isaías 51:1|
									Auxskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj sercxas la Eternulon:rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Isaías 51:2|
									Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Isaías 51:3|
									CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Isaías 51:4|
									Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, auxskultu Min; cxar instruo eliros el Mi, kaj Mian legxon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Isaías 51:5|
									Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Isaías 51:6|
									Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Isaías 51:7|
									Auxskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro:ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuragxigxu.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Isaías 51:8|
									CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 51:9|
									Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu,  kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 51:10|
									CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18