-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 57:11|
Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
-
12
|Isaías 57:12|
Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
-
13
|Isaías 57:13|
Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin cxiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
-
14
|Isaías 57:14|
Kaj Li diras:Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
-
15
|Isaías 57:15|
CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
-
16
|Isaías 57:16|
CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
-
17
|Isaías 57:17|
Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.
-
18
|Isaías 57:18|
Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.
-
19
|Isaías 57:19|
Mi kreos diron de la busxo:Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.
-
20
|Isaías 57:20|
Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5