-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Isaías 5:21|
Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si mem estas kompetentuloj!
-
22
|Isaías 5:22|
Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigajxon,
-
23
|Isaías 5:23|
kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
-
24
|Isaías 5:24|
Pro tio, kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
-
25
|Isaías 5:25|
Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
-
26
|Isaías 5:26|
Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile.
-
27
|Isaías 5:27|
Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo.
-
28
|Isaías 5:28|
GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego.
-
29
|Isaías 5:29|
GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
-
30
|Isaías 5:30|
Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3