-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 63:11|
Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
-
12
|Isaías 63:12|
Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
-
13
|Isaías 63:13|
Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis?
-
14
|Isaías 63:14|
Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.
-
15
|Isaías 63:15|
Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.
-
16
|Isaías 63:16|
Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.
-
17
|Isaías 63:17|
Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.
-
18
|Isaías 63:18|
Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.
-
19
|Isaías 63:19|
Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5