-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Isaías 64:1|
Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;
-
2
|Isaías 64:2|
aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj!
-
3
|Isaías 64:3|
Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.
-
4
|Isaías 64:4|
Neniam oni tion auxdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.
-
5
|Isaías 64:5|
Vi renkontis tiujn, kiuj gxoje faris justajxon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni cxiam estis savataj.
-
6
|Isaías 64:6|
Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.
-
7
|Isaías 64:7|
Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.
-
8
|Isaías 64:8|
Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano.
-
9
|Isaías 64:9|
Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni cxiuj estas Via popolo.
-
10
|Isaías 64:10|
Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5