-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 7:11|
Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre.
-
12
|Isaías 7:12|
Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.
-
13
|Isaías 7:13|
Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?
-
14
|Isaías 7:14|
Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel.
-
15
|Isaías 7:15|
Buteron kaj mielon li mangxos, gxis li povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon.
-
16
|Isaías 7:16|
Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.
-
17
|Isaías 7:17|
La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.
-
18
|Isaías 7:18|
En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
-
19
|Isaías 7:19|
kaj ili venos kaj sidigxos cxiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur cxiuj arbustoj kaj sur cxiuj pikarbetajxoj.
-
20
|Isaías 7:20|
En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5