-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|Isaías 22:23|
Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
-
24
|Isaías 22:24|
Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, cxiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por mangxado gxis la vazoj por trinkado.
-
25
|Isaías 22:25|
En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; gxi estos rompita kaj falos, kaj pereos la sxargxo, kiu estis sur gxi; cxar la Eternulo diris.
-
1
|Isaías 23:1|
Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
-
2
|Isaías 23:2|
Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
-
3
|Isaías 23:3|
sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.
-
4
|Isaías 23:4|
Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
-
5
|Isaías 23:5|
Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.
-
6
|Isaías 23:6|
Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
-
7
|Isaías 23:7|
CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3