-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Isaías 42:15|
Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.
-
16
|Isaías 42:16|
Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.
-
17
|Isaías 42:17|
Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.
-
18
|Isaías 42:18|
Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.
-
19
|Isaías 42:19|
Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?
-
20
|Isaías 42:20|
Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.
-
21
|Isaías 42:21|
La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la legxon granda kaj glora.
-
22
|Isaías 42:22|
Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu.
-
23
|Isaías 42:23|
Kiu el vi atentos cxi tion, komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta?
-
24
|Isaías 42:24|
Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 56-58