-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Isaías 52:9|
Triumfu, gxojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
-
10
|Isaías 52:10|
La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
-
11
|Isaías 52:11|
Foriru, foriru, eliru el tie, ne tusxu malpurajxon; eliru el gxia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.
-
12
|Isaías 52:12|
Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; cxar iros antaux vi la Eternulo, kaj gardos vin malantauxe la Dio de Izrael.
-
13
|Isaías 52:13|
Jen Mia servanto havos sukceson, li altigxos kaj glorigxos kaj staros tre alte.
-
14
|Isaías 52:14|
Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol cxe cxiu alia kaj lia eksterajxo pli ol cxe iu ajn homo),
-
15
|Isaías 52:15|
tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.
-
1
|Isaías 53:1|
Kiu kredus al tio, kion ni auxdis? kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo?
-
2
|Isaías 53:2|
CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni.
-
3
|Isaías 53:3|
Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5