-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Isaías 54:2|
Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapisxojn de viaj logxejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn sxnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.
-
3
|Isaías 54:3|
CXar dekstren kaj maldekstren vi disvastigxos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj eklogxos en urboj dezertigitaj.
-
4
|Isaías 54:4|
Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.
-
5
|Isaías 54:5|
CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.
-
6
|Isaías 54:6|
CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio.
-
7
|Isaías 54:7|
Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.
-
8
|Isaías 54:8|
En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.
-
9
|Isaías 54:9|
CXar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi jxuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi jxuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.
-
10
|Isaías 54:10|
CXar montoj forsxovigxos kaj altajxoj sxanceligxos; sed Mia favorkoreco ne forigxos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne sxanceligxos, diras la Eternulo, via Kompatanto.
-
11
|Isaías 54:11|
Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj sxtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5