-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Isaías 56:2|
Felicxa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.
-
3
|Isaías 56:3|
La fremdulo, kiu aligxis al la Eternulo, ne diru:La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la euxnuko ne diru:Jen mi estas arbo velkinta.
-
4
|Isaías 56:4|
CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:
-
5
|Isaías 56:5|
Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos.
-
6
|Isaías 56:6|
Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,
-
7
|Isaías 56:7|
Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj.
-
8
|Isaías 56:8|
La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras:Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraux pli.
-
9
|Isaías 56:9|
Venu por mangxi, ho cxiuj bestoj kampaj, cxiuj bestoj arbaraj.
-
10
|Isaías 56:10|
Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti.
-
11
|Isaías 56:11|
Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5