- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									9
									 
									 
									|Isaías 63:9|
									En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Isaías 63:10|
									Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.									
									    
								 
- 
									
									11
									 
									 
									|Isaías 63:11|
									Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|Isaías 63:12|
									Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu,  kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|Isaías 63:13|
									Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis?									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|Isaías 63:14|
									Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al gxi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|Isaías 63:15|
									Rigardu el la cxielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta logxejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortirigxis de mi.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|Isaías 63:16|
									Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|Isaías 63:17|
									Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|Isaías 63:18|
									Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18