-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Isaías 64:10|
Viaj sanktaj urboj farigxis dezerto, Cion farigxis dezerto, Jerusalem ruino.
-
11
|Isaías 64:11|
Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin lauxdadis, estas forbruligita per fajro, kaj cxiuj niaj dezirindajxoj farigxis ruinoj.
-
12
|Isaías 64:12|
CXu malgraux cxio cxi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? cxu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?
-
1
|Isaías 65:1|
Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:Jen Mi estas, jen Mi estas.
-
2
|Isaías 65:2|
CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laux siaj intencoj;
-
3
|Isaías 65:3|
al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj;
-
4
|Isaías 65:4|
al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;
-
5
|Isaías 65:5|
kiuj diras:Iru for, ne alproksimigxu al mi, cxar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.
-
6
|Isaías 65:6|
Tio estas enskribita antaux Mi:Mi ne eksilentos, gxis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston
-
7
|Isaías 65:7|
viajn kulpojn kaj kune ankaux la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antauxajn farojn sur ilian bruston.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5