-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Isaías 6:6|
Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,
-
7
|Isaías 6:7|
kaj li ektusxis mian busxon, kaj diris:Jen cxi tio ektusxis vian busxon, kaj forigxis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
-
8
|Isaías 6:8|
Kaj mi ekauxdis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris:Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris:Jen mi estas, sendu min.
-
9
|Isaías 6:9|
Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.
-
10
|Isaías 6:10|
Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj gxiajn orelojn surdigu, kaj gxiajn okulojn blindigu, por ke gxi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke gxi ne auxdu per siaj oreloj, por ke gxi ne komprenu per sia koro, por ke gxi ne konvertigxu kaj ne sanigxu.
-
11
|Isaías 6:11|
Mi diris:GXis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis:GXis malplenigxos la urboj pro nehavado de logxantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj gxis la tero tute dezertigxos.
-
12
|Isaías 6:12|
Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.
-
13
|Isaías 6:13|
Se restos en gxi dekono, gxi ankaux ekstermigxos, sed kiel terebintarbo aux kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraux radiko; sankta semo estos gxia radiko.
-
1
|Isaías 7:1|
En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin.
-
2
|Isaías 7:2|
Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5