-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Isaías 7:3|
Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,
-
4
|Isaías 7:4|
kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
-
5
|Isaías 7:5|
La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras:
-
6
|Isaías 7:6|
Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel.
-
7
|Isaías 7:7|
Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos.
-
8
|Isaías 7:8|
CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo.
-
9
|Isaías 7:9|
Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
-
10
|Isaías 7:10|
Kaj plue diris la Eternulo:Diru al Ahxaz jene:
-
11
|Isaías 7:11|
Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre.
-
12
|Isaías 7:12|
Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5