-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Isaías 15:5|
Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.
-
6
|Isaías 15:6|
CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas.
-
7
|Isaías 15:7|
Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj.
-
8
|Isaías 15:8|
CXar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab, gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia plorado.
-
9
|Isaías 15:9|
CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.
-
1
|Isaías 16:1|
Sendu sxafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.
-
2
|Isaías 16:2|
Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la transirejoj de Arnon.
-
3
|Isaías 16:3|
Arangxu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kasxu la elpelitojn, ne malkasxu la vaganton.
-
4
|Isaías 16:4|
Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi; estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.
-
5
|Isaías 16:5|
Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon, akcelanta la veron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5