-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Isaías 16:6|
Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.
-
7
|Isaías 16:7|
Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj.
-
8
|Isaías 16:8|
CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.
-
9
|Isaías 16:9|
Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
-
10
|Isaías 16:10|
Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.
-
11
|Isaías 16:11|
Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.
-
12
|Isaías 16:12|
Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.
-
13
|Isaías 16:13|
Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaux longe.
-
14
|Isaías 16:14|
Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
-
1
|Isaías 17:1|
Profetajxo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed gxi estos amaso da ruinajxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5