-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Isaías 2:20|
En tiu tago la homo jxetos al la talpoj kaj vespertoj siajn argxentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;
-
21
|Isaías 2:21|
por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de sxtonegoj, pro timo antaux la Eternulo kaj antaux Lia majesta grandeco, kiam Li levigxos, por jxeti teruron sur la teron.
-
22
|Isaías 2:22|
CXesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar kion li valoras?
-
1
|Isaías 3:1|
CXar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo;
-
2
|Isaías 3:2|
heroon kaj militiston, jugxiston kaj profeton, auxguriston kaj plejagxulon,
-
3
|Isaías 3:3|
kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.
-
4
|Isaías 3:4|
Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.
-
5
|Isaías 3:5|
Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.
-
6
|Isaías 3:6|
Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.
-
7
|Isaías 3:7|
Sed cxi tiu lauxte protestos, dirante:Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5