-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Isaías 3:8|
CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
-
9
|Isaías 3:9|
La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.
-
10
|Isaías 3:10|
Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.
-
11
|Isaías 3:11|
Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.
-
12
|Isaías 3:12|
Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.
-
13
|Isaías 3:13|
La Eternulo starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.
-
14
|Isaías 3:14|
La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.
-
15
|Isaías 3:15|
Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
-
16
|Isaías 3:16|
Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj:
-
17
|Isaías 3:17|
la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5