-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Isaías 4:2|
En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitajxo de Izrael.
-
3
|Isaías 4:3|
Kaj la restintoj en Cion kaj la retenigxintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, cxiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,
-
4
|Isaías 4:4|
se la Sinjoro forlavos la malpurajxon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de gxi, per la spirito de jugxo kaj per la spirito de fajro.
-
5
|Isaías 4:5|
Kaj super cxiu loko de la monto Cion kaj super cxiuj gxiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super cxio honora estos sxirmo.
-
6
|Isaías 4:6|
Kaj estos tendo, por ombri kontraux la varmegeco de la tago, kaj por rifugxigi kaj sxirmi kontraux malbona vetero kaj pluvo.
-
1
|Isaías 5:1|
Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo;
-
2
|Isaías 5:2|
kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn.
-
3
|Isaías 5:3|
Nun, ho logxantoj de Jerusalem kaj Judujo, jugxu do inter mi kaj mia vinbergxardeno.
-
4
|Isaías 5:4|
Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?
-
5
|Isaías 5:5|
Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5