-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Isaías 31:5|
Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.
-
6
|Isaías 31:6|
Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael.
-
7
|Isaías 31:7|
CXar en tiu tago cxiu forjxetos siajn idolojn argxentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.
-
8
|Isaías 31:8|
Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj farigxos tributo.
-
9
|Isaías 31:9|
Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaux standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.
-
1
|Isaías 32:1|
Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.
-
2
|Isaías 32:2|
Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
-
3
|Isaías 32:3|
La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.
-
4
|Isaías 32:4|
Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
-
5
|Isaías 32:5|
Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1