-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Isaías 30:8|
Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por cxiam, por eterne.
-
9
|Isaías 30:9|
CXar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas auxskulti instruon de la Eternulo.
-
10
|Isaías 30:10|
Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;
-
11
|Isaías 30:11|
flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.
-
12
|Isaías 30:12|
Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:
-
13
|Isaías 30:13|
tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
-
14
|Isaías 30:14|
Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.
-
15
|Isaías 30:15|
CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:Per pento kaj trankvileco vi savigxus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
-
16
|Isaías 30:16|
Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
-
17
|Isaías 30:17|
De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi cxiuj forkuros, gxis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1