-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Isaías 29:2|
Mi premos Arielon, kaj estos gxemado kaj malgxojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
-
3
|Isaías 29:3|
Kaj Mi siegxos vin cxirkauxe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraux vi turojn.
-
4
|Isaías 29:4|
Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via vocxo estos kiel vocxo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.
-
5
|Isaías 29:5|
Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumajxo; kaj tio farigxos subite, neatendite.
-
6
|Isaías 29:6|
De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.
-
7
|Isaías 29:7|
Kaj kiel songxo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraux Ariel kaj kontraux cxiuj liaj fortikajxoj kaj kiuj premos lin.
-
8
|Isaías 29:8|
Kiel malsatanto songxas, ke li mangxas, sed li vekigxas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto songxas, ke li trinkas, sed li vekigxas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas:tiel estos kun la multego de cxiuj popoloj, kiuj batalos kontraux la monto Cion.
-
9
|Isaías 29:9|
Haltu kaj miru, sxajnigu vin blindaj kaj blindigxu. Ili ebriigxis, sed ne de vino; ili sxanceligxas, sed ne de drinkajxo.
-
10
|Isaías 29:10|
CXar la Eternulo versxis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.
-
11
|Isaías 29:11|
Kaj cxia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li:Volu legi cxi tion; sed li respondas:Mi ne povas, cxar gxi estas sigelita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1