-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Isaías 28:21|
CXar la Eternulo levigxos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.
-
22
|Isaías 28:22|
Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortigxu; cxar mi auxdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas nesxangxeble decidita pri la tuta lando.
-
23
|Isaías 28:23|
Atentu, kaj auxskultu mian vocxon; konsideru, kaj auxskultu mian parolon.
-
24
|Isaías 28:24|
CXu cxiutage la plugisto plugas por semado, sulkarangxas kaj erpas sian kampon?
-
25
|Isaías 28:25|
Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj.
-
26
|Isaías 28:26|
Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.
-
27
|Isaías 28:27|
CXar ne per fera drasxilo oni drasxas nigelon, kaj oni ne rulas radon de cxaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.
-
28
|Isaías 28:28|
Greno estas drasxata; sed ne eterne oni gxin drasxas; oni frapas gxin per la rado de sia cxaro, sed per siaj cxevaloj oni gxin ne dispremas.
-
29
|Isaías 28:29|
Ankaux cxi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia sagxeco.
-
1
|Isaías 29:1|
Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1