-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Isaías 28:11|
Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
-
12
|Isaías 28:12|
Tiu, kiu diris al ili:Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis auxskulti.
-
13
|Isaías 28:13|
Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom cxi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompigxu kaj enretigxu kaj kaptigxu.
-
14
|Isaías 28:14|
Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.
-
15
|Isaías 28:15|
CXar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun SXeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, gxi nin ne atingos, cxar mensogon ni faris nia rifugxejo kaj per malvero ni nin kovros.
-
16
|Isaías 28:16|
Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu.
-
17
|Isaías 28:17|
Kaj Mi faros justecon la mezursxnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifugxejon de mensogo, kaj la kasxejon forportos akvo.
-
18
|Isaías 28:18|
Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun SXeol ne tenigxos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de gxi.
-
19
|Isaías 28:19|
CXiufoje, kiam gxi trairos, gxi kaptos vin; cxar cxiutage gxi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun gxi donos.
-
20
|Isaías 28:20|
CXar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallargxa, por sin enkovri.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Apocalipsis 1-3