-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Isaías 26:15|
Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi glorigxis vaste sur cxiuj finoj de la tero.
-
16
|Isaías 26:16|
Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis mallauxte, kiam Vi ilin punis.
-
17
|Isaías 26:17|
Kiel gravedulino cxe la alproksimigxo de la naskado turmentigxas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaux Vi, ho Eternulo.
-
18
|Isaías 26:18|
Ni estis gravedaj, ni turmentigxis, ni naskis kvazaux venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la logxantoj de la mondo.
-
19
|Isaías 26:19|
Revivigxos Viaj mortintoj, miaj kadavroj relevigxos. Vekigxu kaj gxoju vi, kusxantaj en la tero; cxar roso sur kreskajxoj estas Via roso, kaj la tero eljxetos la mortintojn.
-
20
|Isaías 26:20|
Iru, mia popolo, eniru en viajn cxambrojn kaj sxlosu viajn pordojn post vi; kasxu vin por mallonga momento, gxis pasos la kolero.
-
21
|Isaías 26:21|
CXar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la logxantoj de la tero; kaj la tero malkasxos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
-
1
|Isaías 27:1|
En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
-
2
|Isaías 27:2|
En tiu tago kantu pri gxi, pri la kara vinbergxardeno:
-
3
|Isaías 27:3|
Mi, la Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Apocalipsis 1-3