-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Isaías 24:20|
SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.
-
21
|Isaías 24:21|
Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero.
-
22
|Isaías 24:22|
Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.
-
23
|Isaías 24:23|
Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.
-
1
|Isaías 25:1|
Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis efektivajxoj kaj verajxoj.
-
2
|Isaías 25:2|
CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.
-
3
|Isaías 25:3|
Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
-
4
|Isaías 25:4|
CXar Vi farigxis fortikajxo por senhavulo, fortikajxo por malricxulo en lia mizero, rifugxejo kontraux pluvego, ombro kontraux varmego; cxar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraux muron.
-
5
|Isaías 25:5|
Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallauxtigita la kantado de la potenculoj.
-
6
|Isaías 25:6|
Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 56-58