-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Isaías 25:7|
Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras cxiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super cxiuj gentoj.
-
8
|Isaías 25:8|
Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.
-
9
|Isaías 25:9|
Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
-
10
|Isaías 25:10|
CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
-
11
|Isaías 25:11|
Kaj se li etendos siajn manojn meze de gxi, kiel nagxanto etendas, por nagxi, tiam humiligxos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.
-
12
|Isaías 25:12|
Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, jxetos sur la teron al la polvo.
-
1
|Isaías 26:1|
En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda:Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
-
2
|Isaías 26:2|
Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.
-
3
|Isaías 26:3|
Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; cxar Vin li fidas.
-
4
|Isaías 26:4|
Fidu la Eternulon por cxiam; cxar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Apocalipsis 1-3