-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Isaías 35:5|
Tiam malkovrigxos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermigxos.
-
6
|Isaías 35:6|
Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.
-
7
|Isaías 35:7|
Kaj la fantoma lago farigxos reala, kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo; la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko.
-
8
|Isaías 35:8|
Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.
-
9
|Isaías 35:9|
Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj.
-
10
|Isaías 35:10|
Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.
-
1
|Isaías 36:1|
Tio estis en la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija, eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
-
2
|Isaías 36:2|
Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
-
3
|Isaías 36:3|
Kaj eliris al li Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
-
4
|Isaías 36:4|
Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1